Sur freŝa bordo, kie en ludbatoj disfalas perle brilaj ondo-miloj, kaj roso-spire al la verdaj platoj verŝiĝas ili kun la suno-briloj, jen venas, kantas laŭ inspira verso kun brust' el kiu ŝprucas voĉ' miela, l' infanoj bonaj de la Universo, verŝanta Pacon al la koro hela. Sukŝvela, mola herb' al ili metas la vojon. Floro apud flor' laŭire, kaj rivereto ŝaŭme zumkantetas, ilian vojon refreŝigas spire. La Teron ili faris bed' ĝardena. Kun ĉio paco en jarcent' ilia. Tra flora val', sur vojo ombroplena, vojaĝas cervo kun la homo pia. En denso birdo nekonata donas la koron al la frato-hom' en kanto, kaj ruĝan frukton arbo mem proponas invite al la paca vojaĝanto. En ĝoj' komuna ĉiu floro treme ekbrilas per la roso brilianta, subtilan psalmon flustras mildhonteme la branĉoj de la bosko ripozanta. Kaj bela psalmo de l' estonta gento, tra l' kamp' senfina eĥas solenĝoje. Ĝin, himnon sanktan la flugil' de vento al la Senlimo portas lumovoje. Ĉar kor' ilia estas sen malhelo, ilian bruston tentoj ne ekfendas,f al homa fil' fidela, el ĉielo, la dolĉa Patro koran benon sendas. |